Differences between version 3 and predecessor to the previous major change of HowToEsperantoHOWTO.
Other diffs: Previous Revision, Previous Author, or view the Annotated Edit History
Newer page: | version 3 | Last edited on Monday, October 25, 2004 5:15:20 am | by AristotlePagaltzis | Revert |
Older page: | version 2 | Last edited on Friday, June 7, 2002 1:06:31 am | by perry | Revert |
@@ -1,1364 +1 @@
-
-
-
-Linux-Esperanto-HOWTO
-
-
-
-----
-
-!!!Linux-Esperanto-HOWTO
-
-!!Kelkaj helpindikoj por uzi Esperanton sub Linukso
-
-!!Kompilita de Wolfram Diestel (
-wolfram@steloj.de) helpita de aliaj.v1.30, August 1999
-
-
-
-
-!!1. Antauxvortoj kaj dankoj
-
-
-
-
-!!2. Kodoj
-
-
-*2.1 koderoj deksesume
-
-*2.2 koderoj dekume
-
-*2.3 koderoj okume
-
-
-
-
-
-!!3. Konzolo (teksta moduso)
-
-
-
-
-!!4. Metamail
-
-
-
-
-!!5. X-fenestra sistemo
-
-
-*5.1 Tiparoj
-
-*5.2 Tajpi E-signojn
-
-
-
-
-
-!!6. KDE
-
-
-
-
-!!7. Netscape Communicator
-
-
-
-
-!!8. Xterm
-
-
-
-
-!!9. Redaktiloj
-
-
-*9.1 Redaktiloj kun Latin-3/Unikod-subteno
-
-*9.2 Vi (Elvis, Vim)
-
-
-
-
-
-!!10. Redakti per Emakso (Emacs)
-
-
-*10.1 Emakso 19.34
-
-*10.2 Emakso 20.* kaj MULE
-
-
-
-
-
-!!11. Retposxto per Xfmail 1.3
-
-
-
-
-!!12. Diskutgrupoj per Knews
-
-
-
-
-!!13. TeX / LaTeX
-
-
-
-
-!!14. Esperanto-subteno en internaciigitaj programoj
-
-
-
-
-!!15. Esperanto-signoj en HTML-tekstoj
-----
-
-!!1. Antauxvortoj kaj dankoj
-
-
-Cxar tiu cxi teksto estas verkita per linuxdoc-sgml, gxi ne
-povas uzi esperantajn signojn.
-
-
-La avantagxo estas, ke la
-teksto aperas en la HOWTO-kolekto (anstataux en la
-mini-HOWTO-kolekto)
-kaj estas havebla en pluraj formoj (teksto, TTT-teksto,
-Postskript-teksto, k.a.)
-
-
-La malavantagxo estas, ke mi devas
-kodi la esperantajn signojn per la x-maniero kaj el tio
-povus estigxi miskomprenoj cxe la agordekzemploj.
-Nu, mi provas rimarkigi tion cxe la koncernaj lokoj.
-
-
-Solvojn kaj gravajn informojn donis: Eduard Werner (Emakso 19.34, TeX),
-Marko Rauhamaa (xmodmap, TeX, mailcap), Edmund Grimley Evans
-(TeX, konzolo), Lee Sau Dan (setfont, Emakso 20, MULE, TeX),
-Richard Hable (Vi, Xfmail, Knews, Netscape), Albert Reiner (TeX)
-kaj Axel Belinfante (Wily, Sam).
-Dankon al ili kaj cxiuj aliaj, kiuj helpis kompili tiun cxi
-dosieron.
-
-
-Aktuala versio de tiu cxi dokumento trovigxas cxiam sub
-kielfari.sgml,
-kielfari.html.
-
-
-
-----
-
-!!2. Kodoj
-
-
-Ekzistas tri internaciaj normoj por signokodoj, kiuj enhavas la
-esperantajn signojn, la du kutime uzataj estas
-ISO-8859-3 (Latin-3) kaj Unikodo (Unicode).
-La unua normo estas por okbitaj signoj kaj la dua por
-deksesbitaj. Por povi transporti unikodajxojn tra okbitaj
-kaj sepbitaj medioj ekzistas la kodoj UTF-8 kaj UTF-7.
-
-
-
-Cxar Unikodo samtempe difinas koderojn por
-la signoj de cxiuj lingvoj de la mondo, gxi ricevas pli kaj
-pli da subteno de programarproduktantoj.
-
-
-Alie ol ekz. Vindozo NT, Linukso interne uzas okbitajn
-kodojn. Subteno de Unikodo precipe estas en sistemkomponentoj,
-kiuj zorgas pri eligado de tekstoj sur la ekrano aux kiuj
-rilatas al intersxangxo de informoj kun la ekstera mondo.
-Do estas iom da Unikodo en la konzolo, iom da en X-fenestroj,
-iom da en la traktado de informoj venantaj per retposxto aux el
-TTT kaj iom da rilate al dosiersistemoj de KKDoj
-(Joliet-dosiersistemo). Ofte tiuj komponentoj uzas la okbitan
-unikodformon UTF-8.
-
-
-Cxar la subteno de Unikodo en Linukso estas iom malkohera,
-gxenerale oni preferas ISO-8859-3. Sed supozeble la premisoj
-sxangxigxos gxis la fino de 1999.
-
-
-Ampleksajn informojn pri la unuopaj kodoj kun E-signoj
-en internaciaj normoj kaj en specialaj programoj, vi
-trovas cxe
-Edmundo.
-
-
-Foje vi bezonas la eblecon konverti esperantajn tekstojn
-de UTF-8 al Latin-3. Por tio vi povas uzi la sekvan
-Perl-programeton.
-
-
-#!/usr/bin/perl
-while (<>) {
-s/\304\210/\306/g;
-s/\304\211/\346/g;
-s/\304\234/\330/g;
-s/\304\235/\370/g;
-s/\304\244/\246/g;
-s/\304\245/\266/g;
-s/\304\264/\254/g;
-s/\304\265/\274/g;
-s/\305\234/\336/g;
-s/\305\235/\376/g;
-s/\305\254/\335/g;
-s/\305\255/\375/g;
-print;
-};
-
-
-Por konverti en la alia direkto, intersxangxu la du
-kolumnojn inter /../../.
-
-
-Por presi Latin-3ajn tekstojn vi povas uzi
-solvon de Albert Reiner.
-Temas pri simpla programeto en Perl uzanta TeX-on por la presado.
-
-
-Pro kompleteco tie cxi ni donas ankoraux la koderojn
-de la E-signoj laux la plej vastigxintaj normoj. UTF-8,
-kiu kodas unikodajn signojn per okbitaj koderoj,
-estas ekzemple uzata en HTML-pagxoj.
-
-
-
-
-!!2.1 koderoj deksesume
-
-
-
-
-
-
-litero Latin-3 Unikodo UTF-8
------------------------------
-Cx C6 0108 C4 88
-cx E6 0109 C4 89
-Gx D8 011C C4 9C
-gx F8 011D C4 9D
-Hx A6 0124 C4 A4
-hx B6 0125 C4 A5
-Jx AC 0134 C4 B4
-jx BC 0135 C4 B5
-Sx DE 015C C5 9C
-sx FE 015D C5 9D
-Ux DD 016C C5 AC
-ux FD 016D C5 AD
-
-
-
-
-
-
-!!2.2 koderoj dekume
-
-
-
-
-
-
-litero Latin-3 Unikodo UTF-8
--------------------------------
-Cx 198 0264 196 136
-cx 230 0265 196 137
-Gx 216 0284 196 156
-gx 248 0285 196 157
-Hx 166 0292 196 164
-hx 182 0293 196 165
-Jx 172 0308 196 180
-jx 188 0309 196 181
-Sx 222 0348 197 156
-sx 254 0349 197 157
-Ux 221 0364 197 172
-ux 253 0365 197 173
-
-
-
-
-
-
-!!2.3 koderoj okume
-
-
-
-
-
-
-litero Latin-3 Unikodo UTF-8
--------------------------------
-Cx 306 0410 304 210
-cx 346 0411 304 211
-Gx 330 0434 304 234
-gx 370 0435 304 235
-Hx 246 0444 304 244
-hx 266 0445 304 245
-Jx 254 0464 304 264
-jx 274 0465 304 265
-Sx 336 0534 305 234
-sx 376 0535 305 235
-Ux 335 0554 305 254
-ux 375 0555 305 255
-
-
-
-
-
-
-
-
-----
-
-!!3. Konzolo (teksta moduso)
-
-
-Latin-3-tiparojn por la teksta moduso vi trovas sub
-la nomoj /usr/lib/kbd/consolefonts/iso03.f??
-Por funkciigi unu el ili tajpu ekzemple:
-
-
-setfont iso03.f16
-
-
-
-
-Konzolaj tiparoj havas aux 256 aux 512 tipojn, tamen tiparo povas
-havi, kaj prefere havu, unikodan indekson. La oficiala loko por
-konzolaj tiparoj estas /usr/share/consolefonts, sed multaj distribuoj
-ankoraux uzas /usr/lib/kbd/consolefonts. Utila tiparo estas ekzemple
-!LatArCyrHeb-16.psf, kiu enhavas multajn literojn el pluraj
-alfabetoj, inkluzive de la esperantaj literoj. Por funkciigi tiun
-tiparon tajpu:
-
-
-setfont !LatArCyrHeb-16.psf
-
-
-
-
-Konzolo povas funkcii per UTF-8 aux per okbita signaro, kaj eblas
-sxalti inter la du modusoj per eskapokodoj. Por sxalti al la
-UTF-8-moduso tajpu:
-
-
-echo -e '\033%G'
-
-
-
-
-Poste la konzolo komprenos UTF-8, do eblos ekzemple legi
-diverslingvajn TTT-pagxojn en UTF-8 per lynx.
-
-
-Por sxalti al la okbita moduso tajpu:
-
-
-echo -e '\033%@'
-
-
-
-
-En tiu okazo vi devas ankaux difini la uzatan 8-bitan signaron.
-Bedauxrinde, en la nuna momento, la komandoj por tion fari estas
-diversaj, depende de la linuks-distribuo. Sercxu, cxu vi havas
-komandon consolechars, kaj cxu vi havas dosieron sub la nomo
-/usr/share/consoletrans/iso03*. Eventuale vi devas
-aktualigi vian pakon kbd aux anstatauxigi gxin per
-console-tools.
-
-
-Vian preferatan solvon vi kompreneble aldonu en via startskripto
-por ne cxiam devi tajpi gxin.
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-----
-
-!!4. Metamail
-
-
-La programeto Metamail estas uzata de aliaj programoj,
-aparte retposxtaj kaj diskutgrupaj legiloj,
-se ili ne scias trakti iun MIME-tipon. En la dosiero
-/etc/mailcap trovigxas informoj, kiel montri tiajn
-MIME-tipojn. Por povi legi tekstojn koditajn laux
-UTF-8, ni aldonos la sekvajn du liniojn al la dosiero
-/etc/mailcap:
-
-
-text/plain; /plena/pado/al/utf8-l3 %s; \
-test=test "`echo %{charset} | tr '
[[A-Z
]' '[[a-z]'`" = utf-8;\
-copiousoutput
-text/utf8; /plena/pado/al/utf8-l3 %s; copiousoutput
-
-
-
-
-La duan linion ni aldonis, cxar kelkaj programoj provas mem trakti
-mesagxojn en la formo text/plain, ecx se ili ne havas tauxgan
-tiparon por gxi, ekzemple cxe
-Content-Type: text/plain; charset="utf-8".
-
-
-La programeto utf8-l3 trovigxas en la 2a cxapitro "Kodoj".
-
-
-
-----
-
-!!5. X-fenestra sistemo
-
-!!5.1 Tiparoj
-
-
-
-Por trovi Latin-3-tiparojn kaj rilatajn informojn por la
-X-fenestra sistemo vi rigardu en
-la Virtuala Esperanto-Biblioteko - sub la rubriko "Komputadaj fakoj".
-
-
-Cxe la tiparoj vi trovas indikojn kiel instali ilin.
-Per:
-
-
-xlsfonts -fn *iso8859-3
-
-
-
-
-vi povas kontroli cxu la tiparoj (sukcese) estas instalitaj en
-via sistemo. La proporciaj ''Adobe''-tiparoj bone tauxgas por
-vidado en Communicator, Knews, Xfmail...).
-Por Xterm kaj la Vi-variantoj vi uzu la tiparojn de Alain Fagot.
-
-
-La plej multajn X-ajn programojn vi povas voki tiel:
-
-
-<programo> -fn <tiparnomo>
-
-
-por ke ili uzu la tiparon ''tiparnomo''.
-
-
-Alternativo al la supre menciitaj tiparoj estas la uzado de
-''!TrueType''-tiparoj. Por tiuj
-tiparoj, originale uzataj de Vindozo kaj Makintosho ekzistas
-biblioteko ''!FreeType'', kiu permesas uzi ilin ankaux kun Linukso.
-Surbaze de tiu biblioteko ekzistas du tiparserviloj ''xfstt''
-kaj ''xfsft'', kiuj servas ''!TrueType''-tiparojn al X-fenestroj.
-La necesajn ''!TrueType''-tiparojn vi povas aux preni el ekzistanta
-Vindozo 9x/NT-instalo aux ekzemple de la
-mikrosofta servilo. Atentu, ke vi bezonas unikodajn
-''!TrueType''-tiparojn. La okbitaj normale ne enhavas la esperantajn
-signojn aux en maltauxgaj lokoj. Unikodaj estas ekz. la kutimaj
-''Courier New'', ''Arial'', ''Times New Roman''
-kaj ''Lucida Sans Unicode''.
-
-
-
-
-!xfstt
-
-
-
-Xfstt
-estas relative simple instalebla solvo, kiu tamen havas la
-malavantagxon, ke gxi ne realigas la tutan norman tiparservan
-protokolon.
-
-
-Normale xfstt uzas Unikodon, kies unuaj 256 signoj estas la
-samaj kiel cxe ISO-8859-1. Ekde la versio .9.8 oni povas
-rebildigi la unikodajn signojn al aliaj kodoj. Ekzemple per
-la komandlinio:
-
-
-xfstt --encoding iso8859-3,koi8-r,windows-1251
-
-
-
-
-
-
-!xfsft
-
-
-
-Xfsft
-estas pli norma, sed pli malfacile instalebla solvo. Gxi estas fliko
-por X-fenestroj. Do oni devas elpaki la fontaron de X, poste fliki
-gxin per xfsft kaj rekompili. Por Linux ankaux ekzistas jam
-kompilita versio. La programon Xfs (X-Font-Server) vi plej konvene
-lancxas en propra "init"-skripto.
-La tiparojn oni poste instalas same kiel aliajn X-tiparojn.
-
-
-Same kiel cxe xfstt oni povas servi unikodan
-tiparon laux diversaj kodoj.
-Ekzemple la linioj
-
-
-arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal------p--iso8859-1
-arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal------p--iso8859-2
-arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal------p--iso8859-3
-
-
-en fonts.dir servas la tiparon Arial en la kodoj Latin-1,
-Latin-2 kaj Latin-3.
-Atentu, ke en la versio 1..1 estis eraro pri Latin-3, kiu en la
-sekvaj versioj estas korektita.
-
-
-
-
-!!5.2 Tajpi E-signojn
-
-
-
-La X-fenestro-sistemo permesas difini reagojn al klavpremoj
-de la "kompona klavo" (plej ofte tiu estas difinita
-kiel !AltGr) plus alia klavo.
-
-
-Ekzemple sur germana klavaro !AltGr+q donas la signon '@'
-
-
-Per la programo xmodmap oni povas difini,
-ke
-
-
-!AltGr+c -> cx
-!AltGr+Shift+c -> Cx
-...
-
-
-
-
-Por tio metu en vian uzanto-dosierujon dosieron
-~/.Xmodmap. (Ofte gxi jam estas tie kaj vi nur
-bezonas modifi gxin.)
-Kaj aldonu la sekvajn liniojn:
-
-
-keycode 54 = C !NoSymbol AE
-keycode 42 = G !NoSymbol Ooblique
-keycode 43 = H !NoSymbol paragraph brokenbar
-keycode 44 = J !NoSymbol onequarter notsign
-keycode 39 = S !NoSymbol Thorn
-keycode 30 = U !NoSymbol Yacute
-
-
-
-
-Ne cxiuj programoj gxuste traktas tion. Alia ebleco (vi povas
-uzi ambaux variantojn samtempe) do estas, meti la 12 esperantoliterojn
-sur la 12 funkcio-klavojn:
-
-
-keysym F1 = F1 ae
-keysym F2 = F2 AE
-keysym F3 = F3 oslash
-keysym F4 = F4 Ooblique
-keysym F5 = F5 paragraph
-keysym F6 = F6 brokenbar
-keysym F7 = F7 onequarter
-keysym F8 = F8 notsign
-keysym F9 = F9 thorn
-keysym F10 = F10 Thorn
-keysym F11 = F11 yacute
-keysym F12 = F12 Yacute
-
-
-
-
-Certigu, ke dum la starto de la X-fenestro-sistemo
-lancxigxas la ordono xmodmap ~/.Xmodmap. Normale
-en /usr/X11R6/lib/X11/xinit/xinitrc jam trovigxas linioj
-kiel
-
-
-usermodmap=$HOME/.Xmodmap
-if [[ -f $usermodmap ]; then
-xmodmap $usermodmap
-fi
-
-
-
-
-
-----
-
-!!6. KDE
-
-
-La X-fenestra labormedio KDE dekomence estas evoluigita por
-uzado kun multaj lingvoj. La versioj 1.x bazigxas sur okbitaj
-signokodoj. Laux la respondeculoj, de la versio 2.0 gxi interne
-uzos Unikodon (fine de 1999).
-
-
-La jxus aperinta versio 1.1 enhavas esperantan adapton por multaj
-programoj. Vi devas elekti en la lingvoagordilo Esperanton
-por vidi la menuojn, dialogojn ktp. en Esperanto. Por tio aktuale
-estas uzata Latin-3.
-
-
-Ekzistas ankaux iom da subteno por UTF-8. Tamen nur tiel, ke
-gxi provas rebildigi la unikodajn signojn al signoj de la aktuale
-uzata tiparo. Do rigardante UTF-8-koditan esperantan TTT-pagxon
-uzante Latin-3-tiparon, vi vidas la Esperanto-signojn, sed ekzemple
-neniujn cirilajn signojn sampagxe. Krome pro la rebildigo la
-distancoj al la najbaraj signoj ne estas gxustaj.
-
-
-
-----
-
-!!7. Netscape Communicator
-
-
-Ofta bezono de Esperanto-tiparoj estigxas dum la legado
-de interretaj pagxoj kaj diskutgrupaj artikoloj.
-Netscape Communicator ja permesas difini kaj uzi multajn
-diversajn kodojn por rigardi diverslingvajn dokumentojn,
-sed bedauxrinde gxi ne rekte subtenas Latin-3-kodon.
-Anstatauxe vi povas uzi la kodon "User-defined". Por tio
-elektu en la menuo "Edit Preferences", iru al la dialogo
-"Appearance Fonts", elektu tie la
-kodon "User-defined" kaj alordigu
-konvenajn Latin-3-tiparojn.
-
-
-Nun vi povas elekti en la menuo "View Encoding User-Defined"
-por legi dokumenton koditan laux normo Latin-3.
-
-
-Tamen ekzistas pagxoj, kiujn Netscape Communicator cxiam montras per
-la Latin-1-tiparo. Por rigardi cxiujn pagxojn kun Latin-3-tiparo, vi
-povus en la dialogo "Appearance Fonts" elekti
-Latin-3-tiparon por la kodo "Western (iso-8859-1)".
-Tio ne estas simpla, cxar Netscape
-por tiu kodo nur akceptas tiparojn, kies nomoj finigxas per
-"-1".
-Tial vi devas aldoni kelkajn liniojn en la dosiero
-"fonts.alias" de la
-dosierujo kun Latin-3-tiparoj. Por cxiu Latin-3-tiparo, kiun
-Netscape uzu, aldonu liniojn kiel la sekvajn:
-
-
-"-adobe-helvetica-medium-r-normal--8-80-75-75-p-46-iso8859-3" 3adobe-helvetica-8
-"-adobe-helvetica3-medium-r-normal--8-80-75-75-p-46-iso8859-1" 3adobe-helvetica-8
-
-
-
-
-Poste, vi povas alordigi la tiparon kiel "Helvetica3
-(Adobe)" al la kodo "Western (iso-8859-1)".
-
-
-Bedauxrinde oni ne povas legi la esperantajn literojn en
-unikodaj tekstoj. Unikodaj tekstoj estas aperigitaj tiel, ke
-la signoj estas prenitaj el konvenaj okbitaj tiparoj.
-Tiel vi bone povas legi cirilajn, grekajn ecx cxinajn literojn,
-sed pro la nesuficxa subteno de Latin-3 anstataux supersignaj
-literoj vi vidas nur demandosignon :-(
-
-
-Cetere mi rimarkis eraron en Netscape Communicator 4.0x
-Se oni legas diskutgrupon, oni komence ne vidas
-Esperanto-signojn, kvankam kiel kutima kodo estas
-elektita "User-Defined". Sed post elekto de iu alia
-kodo kaj posta reelekto de la kodo "User-Defined"
-vi vidas la e-ajn signojn.
-
-
-
-----
-
-!!8. Xterm
-
-
-Por vidi esperantajn signojn en Xterm, vi
-povas meti la sekvan linion en la dosieron ~/.Xresources:
-
-
-xterm*font: <tiparnomo>
-
-
-
-
-Kiel ''<tiparnomo>''n donu iun konvenan Latin-3-tiparon.
-(t.e. unu el la nomoj ricevitaj per xlsfonts -fn *iso8859-3).
-
-
-Aux voku Xterm rekte tiel:
-
-
-xterm -fn <tiparnomo>
-
-
-
-
-Tio funkcias ankaux en kelkaj aliaj programoj, ekz. en Emakso.
-Se vi ofte bezonas jen vian nacian jen Latin-3an kodon, estas
-rekomendinde difini alinomon en .bashrc:
-
-
-alias eterm='xterm -fn fixed-l3' # simile por aliaj programoj
-
-
-
-
-
-----
-
-!!9. Redaktiloj
-
-!!9.1 Redaktiloj kun Latin-3/Unikod-subteno
-
-
-
-Redaktiloj, kiuj kapablas trakti Latin-3 kaj/aux Unikodon
-estas la Vi-variantoj Vim kaj Elvis kaj redaktiloj Yudit,
-Wily,
-Sam,
-SSam.
-UTF-respekta pakajxo de regulaj esprimoj estas cxe
-http://www.westley.demon.co.uk/src/libutf-2.10.tar.gz,
-kiun ekzemple bezonas SSam.
-
-
-Pli da informoj pri Wily kaj Sam vi trovas
-ankaux en la
-arhxivo de posxtlisto pri Wily.
-
-
-Al Emakso ni dedicxas apartan cxapitron.
-
-
-
-
-!!9.2 Vi (Elvis, Vim)
-
-
-
-Kun la Vi-variantoj Vim kaj Elvis en la aktualaj versioj
-vi povas senprobleme uzi la samajn latin-3-tiparojn kiel
-kun Xterm.
-
-
-Se vi lancxas ilin en propra fenestro, uzu la elekton
--fn <tiparnomo>:
-
-
-
-
-
-elvis -fn fixed-l3
-vim -g -fn fixed-l3
-
-
-
-
-Por tajpi esperantajn signojn, vi povas aux uzi la metodon laux
-la 3a cxapitro aux uzi la sekvajn difinojn:
-
-
-
-
-
-digraph G^ X
-digraph g^ x
-digraph H^ &
-digraph h^ 6
-digraph J^ ,
-digraph j^ <
-digraph C^ F
-digraph c^ f
-digraph S^ ^
-digraph s^ ~
-digraph U^ ]
-digraph u^ }
-set digraph
-
-
-
-
-Metu tiujn difinojn en dosieron, ekz. ~/.elvis.lat3 kaj
-lancxu:
-
-
-
-
-
-elvis -fn fixed-l3 +source~/.elvis.lat3
-
-
-
-
-Nun vi povas tajpi ekz. la literon gx per la klavoj
-^Kg^ (Ctrl-k g cirkumflekso) aux cirkumflekso, retropasxo, g.
-
-
-
-Vim
-kaj
-Elvis
-vi trovas jen ankaux en Interreto.
-
-
-
-----
-
-!!10. Redakti per Emakso (Emacs)
-
-
-
-
-
-
-
-!!10.1 Emakso 19.34
-
-
-!Vidi E-signojn
-
-
-Por vidi E-signojn en Emakso, vi devas certigi, ke Emakso
-uzas Latin-3-tiparon. Tion vi povas atingi per aldono de
-la sekva linio en la dosiero ~/.Xdefaults:
-
-
-Emacs.font: <tiparnomo>
-
-
-
-
-Kiel <tiparnomo>n indiku iun konvenan Latin-3-tiparon.
-
-
-Same kiel cxe Xterm kaj kelkaj aliaj programoj funkcias:
-
-
-emacs -fn <tiparnomo>
-
-
-
-
-
-
-!Tajpi
-
-
-Se vi uzas Emakson sub X-fenestroj vi per la solvo
-realigita sub cxapitro 3 bone povas tajpi.
-Sed ekzistas alia alternativo, la moduso "iso-accents-mode".
-Por instrui al tiu moduso la lingvon Esperanto, aldonu
-tauxgajn difinojn en la dosiero iso-acc.el.
-
-
-("esperanto"
-(?^ (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
-(?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
-(?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
-(?' (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
-(?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
-(?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
-)
-
-
-
-
-La sintakson divenu de la jam enhavitaj lingvoj,
-gxi iom varias en la diversaj Emaks-versioj. La
-supra ekzemplo difinas la esperantosignojn por
-la kombinoj ^+''<litero>'' kaj '+''<litero>''.
-Poste kompilu la dosieron al iso-acc.elc. Ekde nun
-vi povas funkciigi viajn tajperojn per la komandoj:
-
-
-M-x iso-accents-mode
-M-x iso-accents-customize
-language: Esperanto
-
-
-
-
-Atentu, ke se la cirkumflekso cxe vi estas senpasxa klavo (t.e. gxi
-aperas nur post premo de ^(cirkumflekso) kaj alia klavo), vi ne povas uzi
-gxin en tiu Emaks-moduso, anstatauxe uzu alian signon, ekz. '+c
-por tajpi cx. Kelkaj ecx tajpas c+x por cx.
-
-
-Por pli facile atingi tiun tajpmoduson, metu la
-sekvajn liniojn en la dosieron ~/.emacs:
-
-
-(defun esperanto-mode ()
-(interactive)
-(iso-accents-mode)
-(iso-accents-customize "esperanto")
-)
-(global-set-key "\C-ce" 'esperanto-mode)
-
-
-
-
-Poste per premo de C-c e (t.e. Ctrl+c e) vi
-trovigxas en Esperanto-moduso. Estus avantagxe,
-difini ankaux tian klavmallongigon por
-reatingi normalan moduson.
-
-
-
-
-!!10.2 Emakso 20.* kaj MULE
-
-
-
-__notoj:__
-Pri tiuj Emakso-variantoj Lee Sau Dan donis la
-sekvajn indikojn:
-
-Emakso 20.* kaj MULE normale povas trovi la tauxgajn
-tiparojn, se ili jam estas
-instalitaj en la X-servilo aux tiparserviloj.
-
-
-
-Emakso 20.* povas montri latin-3-literojn se vi
-uzas gxin sur teksta ekrano kun funkciigita latin-3-a tiparo.
-Informu Emakson pri tio per la klavpremoj:
-
-
-C-x C-m t iso-8859-3 RET
-
-
-
-
-
-Por tajpado de Esperantosignoj, klavu unu el:
-
-
-C-u C-\ esperanto-postfix
-C-u C-\ esperanto-prefix
-C-u C-\ esperanto-alt-postfix
-
-
-
-
-
-Utilas ankaux
-
-
-M-x set-language-environment latin-3 RET
-
-
-aux se vi ofte bezonas tion, metu en .gnu-emacs ekzemple:
-
-
-(set-language-environment "latin-3")
-(setq default-input-method "esperanto-postfix")
-
-
-
-
-
-
-
-----
-
-!!11. Retposxto per Xfmail 1.3
-
-
-Xfmail estas retposxtprogramo kun plena MIME-subteno.
-Oni agordas
-gxin ene de la grafika surfaco. Sub la menuo "Misc"
-vi povas elekti diversajn menupunktojn por la konfigurado.
-
-
-La menupunkto "Appearance" kondukas al listo, kie oni povas
-rilatigi kodojn kaj tiparojn. Unue premu "Add" kaj
-indiku la plenan nomon de latin-3-tiparo. Ekz.
-
-
--adobe-helvetica-medium-r-normal--12-120-75-75-p-67-iso8859-3
-
-
-
-
-La tiparnomo nun aperas en la maldekstra listo. Por rilatigi
-gxin al la kodo "iso-8859-3" vi devas unue elekti tiun kodon
-en la dekstra listo kaj poste elekti la tiparon en la maldekstra
-listo. Nun premu "OK".
-
-
-Xfmail enhavas internan redkatilon per kies menuo "Language"
-vi povas elekti la gxustan kodon.
-
-
-Se vi volas uzi eksteran redaktilon vi povas iri per la menupunkto
-"Config Misc" kaj la butono "View/Edit"
-al pagxo, kie vi povas indiki gxin, ekzemple per:
-
-
-elvis -fn <tiparnomo> +source~/.elvis.lat3
-
-
-
-
-Jen vi trovas
-Xfmail en la reto.
-
-
-__Atentu__ ankoraux alian aferon. Estas ne cxiam facile
-sendi okbitan mesagxon. Cxar kelkaj serviloj ankoraux funkcias
-sepbite kaj simple ignoras la okan biton tiel, ke viaj E-literoj
-farigxas iuj aliaj signoj. Se vi tamen volas sendi okbite kaj uzas
-lokan Sendmail, vi startu gxin kun la elekto -B8BITMIME.
-
-
-Por trasendi okbitajn mesagxojn tra sepbitaj medioj ekzistas la normo
-"quoted printable". Tiu rekodas okbitajn signoj per
-signaro =NN, cxe kio NN estas la kodero de la signo.
-Mi rekomendas ensxalti tiun rekodon.
-Per la menupunkto "Config Display" kaj la butono
-"Charsets" vi povas aperigi pagxon, kiu ebligas
-ensxalti "Quoted-printable" kaj
-ankaux elekti la kodon, kiun XFMail automate ensxaltu, kiam vi
-skribas novan mesagxon aux respondas al retmesagxo.
-
-
-
-----
-
-!!12. Diskutgrupoj per Knews
-
-
-
-
-
-Knews (Karl's threaded newsreader for X) estas legilo por
-diskutgrupoj, kiu kapablas rekoni kaj skribi gxustajn MIME-kapliniojn
-pri la signokodo. Por uzi Latin-3 oni devas aldoni kelkajn
-liniojn al la agordaj dosieroj.
-
-
-Dum la instalo de Knews, la dosiero Knews.ad estas kopiata
-el la fontdosierujo al /usr/X11R6/lib/X11/app-defaults/Knews.
-
-
-Aldonu en tiu dosiero la sekvajn liniojn:
-
-
-Knews.iso-8859-3.bodyFont: \
--*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3
-Knews.iso-8859-3.quoteFont: \
--*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3
-Knews.iso-8859-3.headerFont: \
--*-helvetica-medium-r-normal-*-*-120-*-*-*-*-iso8859-3
-Knews.editCommand: elvis +%i %s -fn fixed-l3 +source~/.elvis.lat3
-
-
-
-
-Anstataux Elvis vi povas ankaux uzi ekzemple Emakson kiel
-redaktilo.
-
-
-Por povi legi ankaux esperantajn afisxojn kun malgxusta
-kaplinio pri kodo aux koditajn laux UTF-8, estas avantagxe
-aldoni sub
-
-
-Knews.baseTranslations: #override \n\
-
-
-
-
-la linion:
-
-
-c <Key> e: mime-hack(text/plain, 8bit) \n\
-c s <Key> u: mime-hack(text/utf8, 8bit) \n\
-
-
-
-
-Atentu, la \n\, kiu finu cxiun linion en la
-alineo krom la lastan.
-
-
-Nun per Ctrl-e oni povas sxalti en cxiu afisxo al la implicita
-kodo. Per Ctrl-Shift-u vi povas sxalti al la MIME-tipo text/utf8.
-Cxar Knews ne scias trakti gxin, gxi demandas Metamail kaj
-montras la tekston kiel difinita en /etc/mailcap. En la sekcio
-pri Metmail ni difinis, ke text/utf8 estu konvertata al Latin-3.
-Tial sxangxu ankaux la linion pri Knews.copiousoutput al:
-
-
-Knews.copiousOutput: exec xterm \
--fn 'fixed-l3' -e /bin/sh -c '(%C) | less'
-
-
-
-
-Anstataux fixed-l3 enmetu la de vi preferatan
-Latin-3-tiparon.
-
-
-La implicitan kodon (uzatan cxe Ctrl-e) oni difinas en
-la dosiero ~/.knews/config-* (* estas la
-uzata diskutgrupa servilo. Tiu dosiero estas auxtomate kreata
-cxe la unua lancxo de Knews. Aldonu la sekvan linion:
-
-
-*esperanto*defaultCharset: iso-8859-3
-
-
-
-
-Nun en cxiu diskutgrupo, kiu enhavas la nomon "esperanto",
-estas uzata la kodo Latin-3 kiel implicita.
-
-
-Jen vi trovas
-Knews en Interreto.
-
-
-
-----
-
-!!13. TeX / LaTeX
-
-
-Por produkti la supersignajn literojn en TeX, vi normale
-tajpas:
-
-
-\^C \^c \^G \^g \^H \^h \^J \^{\j} \^S \^s \u{U} \u{u}
-
-
-
-
-La \j cetere estas 'j' sen la punkto. Tamen, se vi skribas longajn
-tekstojn, estas iom tede skribi tiujn ordonojn. Do estas
-avantagxe krei dosieron esperanto.sty kun la sekva enhavo:
-
-
-\let\mathcaret=^
-\def\esperantocaret#1{
-\ifx#1u\u{#1}\else
-\ifx#1U\u{#1}\else
-\ifx#1j\^{\j}\else
-\^{#1}\fi\fi\fi
-}
-\catcode`\^=\active
-\def^{\ifmmode\let\next\mathcaret
-\else\let\next\esperantocaret
-\fi\next}
-
-
-
-
-Tio permesas skribi ^C ^c ... ^U ^u por la esperantaj
-literoj. Iom komplikas la aferon, ke la signo ^ estas
-ankaux uzata por supraj indicoj en la matematika moduso,
-t. e. por matematikaj formuloj. Do vi ne povas uzi tiujn
-mallongigojn en formuloj ekzemple. (Pro tio ankaux la
-konfuzigaj linioj kun "mathcaret" en la supraj difinoj)
-
-
-Tamen la supra solvo povas kauxzi diversajn problemojn kun makrooj
-aux en matematikaj formuloj. Pro tio Albert Reiner sendis al mi
-pli bonan solvon, kiu uzas la grado-signon anstataux la tegmenteto:
-
-
-\gdef\espon{\catcode`\*\active\relax}%
-\gdef\espoff{\catcode`\*12\relax}%
-%
-{%
-\catcode`\@11 % por kasxi kelkajn makrojn
-\espon % ensxalti Esperanton por la difinoj
-\gdef*{\relax\esper@nto}%
-\gdef\esper@nto#1{%
-\ifx #1C\^C%
-\else\ifx #1c\^c%
-\else\ifx #1G\^G%
-\else\ifx #1g\^g%
-\else\ifx #1H\^H%
-\else\ifx #1h\^h%
-\else\ifx #1J\^J%
-\else\ifx #1j\^\j%
-\else\ifx #1S\^S%
-\else\ifx #1s\^s%
-\else\ifx #1U\u U%
-\else\ifx #1u\u u%
-\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi\fi}%
-}%
-\espon % ensxalti Esperanton
-
-
-
-
-(rim.: En la supra ekzemplo anstatauxigu la steleton * per la gradosigno
-. La sintakso de la SGML-dokumenttipo ne traktas gradosignon
-en tiu loko gxuste.)
-
-
-Se vi ebligis la uzadon de Latin-3 en via
-sxatata redaktilo, vi povas ankaux rekte traduki
-la Latin-3-kodojn al la esperantaj signoj:
-
-
-\catcode`\cx=\active \defcx{\^c}
-\catcode`\gx=\active \defgx{\^g}
-\catcode`\hx=\active \defhx{\^h}
-\catcode`\jx=\active \defjx{\^\j}
-\catcode`\sx=\active \defsx{\^s}
-\catcode`\ux=\active \defux{\u u}
-\catcode`\Cx=\active \defCx{\^C}
-\catcode`\Gx=\active \defGx{\^G}
-\catcode`\Hx=\active \defHx{\^H}
-\catcode`\Jx=\active \defJx{\^J}
-\catcode`\Sx=\active \defSx{\^S}
-\catcode`\Ux=\active \defUx{\u U}
-
-
-
-
-__Noto:__ En la supra ekzemplo vi devas anstatauxigi la
-esperantajn literojn cx ... Ux en cxiu linio kaj maldekstre
-kaj dekstre per la gxustaj literoj laux Latin-3-kodo.
-
-
-Cetere pli ampleksa dosiero esperant.sty estas
-enhavata en la Babel-pakajxo por LaTeX2e. Simple kontrolu per
-locate esperant, cxu gxi eble jam estas instalita cxe vi.
-Gxi ekzemple ankaux kreas esperantajn titolojn en la
-enhavtabelo kaj indeksoj.
-
-
-Por uzi la pakajxon, tajpu
-
-
-sub TeX:
-
-
-\input{esperant.sty}
-
-
-
-
-sub LaTeX:
-
-
-\usepackage[[esperanto]{babel}
-
-
-
-
-Ioma problemo estas, ke en tiparoj aliaj ol la
-normala "Computer Modern" ne trovigxas la senpunkta
-j. Por kasxi la punkton super j ekzistas
-dosiero
-dotlessj.sty.
-Detalaj informoj pri gxi trovigxas cxe
-Edmundo.
-
-
-
-----
-
-!!14. Esperanto-subteno en internaciigitaj programoj
-
-
-Kelkaj Gnu-programoj kaj aliaj estas internaciigitaj. T.e.
-iliaj mesagxoj povas aperi en diversaj lingvoj. Tamen la
-Esperanto-tradukoj de tiuj programoj nur nun estas komencataj. Sed ja
-vi povas kontroli, cxu en via sistemo ekzistas dosierujo
-/usr/share/locale/eo aux cxu cxe la fontdistribuoj de viaj
-programoj estas iuj dosieroj po/eo.po. Se jes, la programoj
-kapablas montri esperantajn mesagxojn. Por vidi tiujn mesagxojn,
-vi devas difini la variablon LANG aux LANGUAGE en la cxirkauxajxo
-de la programo.
-
-
-Por unuopa ordono vi povas ekzemple tajpi tiel:
-
-
-LANG=eo <programo>
-
-
-
-
-Aux vi povas dauxre difini la preferatajn lingvojn, se vi metas
-en vian startskripton ion kiel
-
-
-export LANG=eo:de:en # en bash
-setenv LANG eo:de:en # en tcsh
-
-
-
-
-Tio signifas: lauxeble uzu Esperanton, alikaze la germanan lingvon, aux
-se ankaux tiu ne estas subtenata de la programo, uzu la anglan.
-
-
-Forumo por la adaptado de linuksaj programoj al Esperanto
-cetere estas la retposxtlisto eo@li.org, al kiu vi povas
-aligxi per sendo de la vorto subscribe en la korpo
-de mesagxo al eo-request@li.org.
-
-
-
-----
-
-!!15. Esperanto-signoj en HTML-tekstoj
-
-
-Vi povas uzi la Latin-3-koderojn por montri E-signojn en
-HTML-teksto. La normo volas, ke tiukaze vi metu la sekvan
-linion en la kapon (<head>...</head>) de via
-dosiero:
-
-
-<meta http-equiv="Content-type" content="text/html; charset=ISO-8859-3">
-
-
-
-
-Bedauxrinde Netscape Communicator kaj eble ankaux aliaj TTT-legiloj
-misinterpretas tiun linion kaj malhelpas, ke ecx per via
-"User-defined"-kodo vidigxos E-signoj.
-Alikaze en TTT-legiloj kiuj bone
-atentas la normon (ekz. Kfm), vi vidas la esperantaj signojn nur,
-se tiu linio trovigxas en la dosiero.
-
-
-Pri kodado per Unikodo, legu la informpagxon cxe
-Aaron Irvine. Pro la problemoj de Netscape Communicator
-rilate al E-signoj en Unikodo ni malrekomendas la uzon
-de Unikodo en pure esperantaj HTML-tekstoj. Por multlingvaj
-tekstoj eble ne ekzistas pli tauxga alternativo. Sed
-por Esperanto uzu prefere Latin-3 ankoraux iom da tempo
.
-
-
-
-----
+Describe
[HowToEsperantoHOWTO
] here
.